T E J O - A K T U A L E N-ro 189 (2 majo 2007)
Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
>http://www.tejo.org>1. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO 20-JARIĜAS
2. KONGRESU BRAZILE ĈI-JULIE EN RIO-DE-ĴANEJRO
3. SENPROGRAMA RENKONTIĜO EN VALENCILANDO
4. KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE
___________________________________________________________________________
1. INTERNACIA JUNULARA SEMAJNO 20-JARIĜAS
Ĉi-jare IJS, la junulara E-kunveno en Hungario, festos sian dudekjariĝon
en Tab de la 19-a ĝis la 25-a de julio. Ĉu ne bonega kialo ĉeesti ĝin?
Inter la programeroj vi trovos ĉiujn el la plej bonaj aferoj de la
pasintaj 19 IJS-oj - do atendos vin kursoj kaj ekskursoj, koncertoj,
sportoj, gustumado, sunumado, naturumado kaj aliaj plaĉaj umadoj! Ankaŭ
malriĉaj sed fervoraj junaj esperantistoj povos partopreni senpage danke
al la Premio Melinda, memore pri Melinda Szekeres. Plenajn informojn vi
trovos ĉe
.>http://www.ijs.hu>.___________________________________________________________________________
2. KONGRESU BRAZILE ĈI-JULIE EN RIO-DE-ĴANEJRO
Brazila Kongreso de Esperanto, la plej granda Esperanto-aranĝo en
Brazilo, kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso, la plej grava kunveno
de junaj brazilanaj esperantistoj, kune okazos ĉi-jare de 2007-07-08 ĝis
2007-07-13 en Rio-de-Ĵanejro. La 2007-a kongreso estos aparte speciala,
ĉar oni samtempe festos la centjariĝon de la Brazila Esperanto-Ligo. Oni
atendas pli ol 1.000 partoprenontojn, kaj okazos prelegoj, artaj
ekspozicioj kaj konkursoj, kursoj, muzikaj prezentadoj, ekskursoj al
turismaj lokoj, infanaj programoj kaj multe pli. Kaj se vi estas
nebrazilano kiu timetas pri grandaj kostoj ktp, eble interesos al vi, ke
aliĝo por eksterlandanoj estas senpaga! Serĉu plenajn informojn ĉe
>http://bejo.esperanto.org.br/eo/proksimakongreso.html> kaj
.>http://www.aerj.org.br/ES_42aBKE.html>.___________________________________________________________________________
3. SENPROGRAMA RENKONTIĜO EN VALENCILANDO
Kataluna Esperanto-Junularo kaj Valencia Esperanto-Junularo kune kun
Varsovia Vento organizas ĉi-somere internacian tendumadon sen strikta
programo de 2007-07-16 ĝis 2007-07-22. Unuflanke, oni invitas ĉiujn
esperantistojn ĝui internacian etoson, tendumi, festi, ripozi, plonĝi en
la riveron, plaĝumi, ekskursi tra belaj pejzaĝoj, ktp. Aliflanke estas
invititaj regionaj kulturaj grupoj. Tiel, en festa etoso, oni interŝanĝos
spertojn kaj kulturojn. Estas antaŭplanitaj atelieroj pri valencia
kulturo, kurso pri kataluna lingvo kaj intensiva kurso pri Esperanto por
ne-esperantistoj. Informoj haveblas ĉe
.>http://www.esperanto.cat/spr/index_eo.html>.___________________________________________________________________________
4. KONTRIBUU AL TEJO-AKTUALE
TEJO-aktuale celas liveri al vi la plej lastajn kaj atentindajn informojn
pri aranĝoj, seminarioj, iniciatoj kaj okazoj en la junulara
Esperanto-movado. Ni multe pli facile povas fari tion kun via helpo! Se vi
havas esperantan novaĵon, kiun vi ŝatus aperigi en TEJO-aktuale, bonvolu
sendi ĝin al aktuale-red@tejo.org> kaj ni certe konsideros ĝin por la
informletero de la venonta semajno.
___________________________________________________________________________
TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO
La ideo:
.>http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.La arkivo:
.>http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.La aliĝo:
>http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>Informojn kaj komentojn sendu al aktuale-red@tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun ĉi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.